Buscar
Faciliga vortaro
Cód:
491_9782369600251
Kiam komencanto volas esprimi sin en Esperanto kaj sercas konvenan vorton por ideo, kiun li ne tuj trovas, facile trudigas al lia menso vortoj el lia gepatra lingvo au el alia de li konata lingvo, al kiuj li emus aldoni Esperantajn finajojn kaj uzi ilin tiel. Tio kompreneble ne taugas por internacia au universala komunikado.En tia situacio trovigas ne nur komencantoj, sed ankau homoj, kiuj generale jam bone regas Esperanton, sed emas uzi fakvortojn - generale el greka kaj latina, sed nuntempe ankau angla materialo - en tute ordinara komunika situacio.Bedaurinde ankau vortaroj listitas tiajn vortojn kaj tiel instigas homojn uzi ilin.Tiaj fremdvortoj - car vortoj fremdaj al nia lingvo - estas plej ofte ne nur superfluaj (car eblas esprimi la saman ideon per pure Esperanta vortmaterialo), sed ankau tre genaj (car multaj Esperantistoj sur la terglobo ne komprenas ilin). Tiu ci vortaro provas helpi en tia situacio."Nia Fundamento estas iasence sankta, car kiel Zamenhof diris en gia antaûparolo: «Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento ec la plej malgrandan sangon!» Gi, do, estas normodona lingva libro por la komunumo de esperantistoj.La Fundamento estas nia modelo. Oni devas interpreti gin per komuna prudento, kaj provi vivigi giajn principojn, ne la unuopajn esceptojn. Tio, kio gravas, estas la granda bildo, estas la klaraj principoj de facila, senescepta, aglutina lingvo. Ankau la tutmondigo de la vortara materialo povas esti rigardata kiel principo venanta el la Fundamento, kiu provis esti kiel eble plej internacia en sia tempo." (Renato Corsetti) "Kunmetado estas la kerno de la esperanta vortfara sistemo. Ni ne donu al la komencantoj listojn de novaj vortoj parkere lernendaj; prefere ni montru al ili, kiel surbaze de malgranda radikaro, ili povos mem esprimi la plejparton de la normale bezonataj konceptoj." (Anna Lowenstein)Tiu ci vortaro helpas trovi Esperantajn al
Veja mais