Buscar
La plej belaj rakontoj pri hundoj
Cód:
491_9782369600640
Elian-J. Finbert estis franclingva juda beletristo naskiginta en 1896, kiu pasigis sian infan- kaj junec-agon en Egiptio (en urbeto Minet-el-Gamh), poste vivis en Francio. Li fondis en Aleksandrio en 1925 kun Carlo Suarès beletran revuon nomitan « Les messages d’Orient » (La mesagoj el Oriento). Liaj eldonitaj libroj enspacigas de 1929 gis 1965. Li verkis multe da diverstemaj libroj : pri siaj spertoj kiel kamelisto en Saharo, kiel pastisto en montaro de Pro­ven­co, pri Egiptio, pri turismado en Israelo, pri diversgentaj prover­boj, pri la vaguloj de parizaj stratoj (kies vivon li partoprenis por povi verki la libron « la malfacila sorto » 1937). Sed la verkoj, kiuj plej igis lin fama kaj memorinda estas la libroj, kiujn de la jaro 1953 li konsistigis el eksterordinaraj, interesaj au kortusaj rakontoj pri bestoj. Li ankau tenis dum longaj jaroj vicojn da radio-elsendoj kaj kronikoj en revuoj (« La plej belaj okazajoj pri bestoj »), kiuj ne malmulte kontribuis famigi lin pri tiu temo.
Veja mais