Buscar
La Sonetoj al Orfeo. Die Sonette an Orpheus. (En Esperanto kaj la germana - Esperanto und Deutsch)
Cód:
491_9781595694164
Rainer Maria Rilke (1875-1926), eksterordinara figuro ne nur de la ger­mana sed ankau de la monda literaturo, estas poeto malfacile kaptebla, kiu postlasis spurojn en la formo de bildoj kaj pensoj tra la kultura historio de la lastaj cent jaroj. Li verkis kun intensa lirikeco, kun atento al sonoj kaj signifonuancoj kiu montrigas aparte rezistema al la streboj de tra­dukistoj. Kiel aliaj grandaj poeziaj verkoj, la Sonetoj ne tuj malkasas siajn sekre­tojn; ili similas al fruktoj kiuj maturigas malrapide en la koro de la leganto. Rilke konsilis, ke oni unue provu sperti ilin, ne streb­ante al tro hasta kompreno.En la unua soneto, Rilke enkondukas la bildon de audo­templo en kiu la bestoj, sed ankau la homoj, kapablas aus­kulti la muzikon de la mondo. En la lasta, li elvokas sonorilan turon, el kiu la autenta memo de ciu homo povas elsoni. Po­vas esti utile, mi kredas, imagi la Sonetojn mem kiel tian templon, en kiun la poeto nin invitas; kaj kiel specon de pro­pedeutiko, preparon por la propra memdis­volva, sintrans­forma, turokonstrua laboro kiu fine ebligus al ciu el ni el­kanti propravoce.(El la Enkonduko de Mark Fettes)
Veja mais