Buscar
Stalino kaj la krizo de la proletara diktaturo
Cód:
491_9782369600343
Martemjan Nikitic Rjutin (1890–1937) estis bolsevisto ekde 1914. En 1927–1930 — kandidato al anoj de la CK de VKP(b). En 1928 li estis akuzita pri tio, ke li okupis «bufran starpunkton» rilate al la tiel nomata «dekstra devio», estis eksigita el la postenoj. En 1929–1930 li estis plenrajtigito de la CK de VKP(b) pri kolektivigo de la agrikulturo en la Orienta Siberio. Post reveno en Moskvon li turnis sin al la Politburoo de la CK kun raporto pri faktoj de perfortoj kaj troigoj en konstruado de kolhozoj. En 1930 li estis ekskomunikita el la VKP(b), arestita pro akuzo pri kontraurevolucia propagando, en komenco de 1931 estis liberigita pro manko de pruvoj. En 1932 li preparis programajn dokumentojn, kiuj igis bazo de la platformo kaj proklamo de la «Unio de marksistoj-leninanoj», kie estis analizita kaj akrege kritikita la stalina diktaturo. Baldau li ree estis arestita kaj kondamnita al 10 jaroj da prizono. La 10-an de januaro 1937 li estis mortpafita.Diference de multaj aliaj, Rjutin neniam agnoskis sian kulpon kaj ne cedis al premo. La dokumentoj de Rjutin fakte estas akuza verdikto al stalinismo. Antau ili ekzistis aliaj, sed per sia akuza sargo kaj argu­mentoj la laborajoj de Rjutin estis la plej fortaj. Liaj laborajoj montras, ke identigi socialismon kaj Stalinon, kiel nun faras multaj (kaj en la komunista, kaj en la kontraukomunista tendaroj), estas malprave, ke stalinismo estis ne socialismo, sed ties misformajo, ke la viktimojn kauzis ne socialismo mem, sed ties krima distordo fare de Stalino kaj lia kliko, kaj ke ekzistis reala alternativo kaj kontraustaro de veraj bolsevistoj al Stalino. Jurij Finkel 
Veja mais

Quem comprou também comprou

Quem viu também viu