Buscar
Drakulo kaj La Gasto de Drakulo
Cód:
491_9781782012887

Por: R$ 212,67ou X de

Comprar
Kiam juna solicitoro Jonathan Harker vizitas Transilvanion por helpi al Grafo Drakulo en la aceto de domo en Londono, li eltrovas pli pri sia kliento kaj lia kastelo ol li eble dezirus... La klasika romano Dracula fare de Bram Stoker estas prezentita ci tie en nova Esperanta traduko de Patrick H. Wynne. Dracula estis unue publikigita en 1897, kaj havis profundan influon sur monda literaturo. Gia enorma populareco de post gia publikigo estas sole respondeca por generado de eksterordinara vampira subkulturo en la dua duono de la dudeka jarcento. Pli ol mil romanoj kaj centoj da filmoj roligas Drakulon au aliajn vampirojn, sen mencii la sen­nombrajn desegnofilmojn, komiksojn, kaj televidajn programojn fundamente inspiritajn de ci tiu verko de Stoker. Ci tiu eldono ankau inkludas Esperantan tradukon de la novelo Draculas Guest, kies angla originalo estis unue publikigita en 1914 de la vidvino de Stoker, Florence, kiu diris pri la rakonto: Gi estis origine eltrancita el la romano pro la longeco de la libro, kaj eble montrigos interesa al la multaj legintoj de tio, kion oni konsideras la plej rimarkinda verko de mia edzo. Abraham Bram Stoker naskigis en Clontarf, Dublino, la 8-an de novembro 1847, kaj mortis en Londono la 20-an de aprilo 1912. Li estis irlanda verkisto de romanoj kaj noveloj, kiu laboris kiel la per­sona helpanto de aktoro Henry Irving kaj la negoca administranto de la teatro Lyceum en Londono, kiun Irving proprietis. Mathew Staunton estas presarta historiisto de Dublino kaj pro­prietulo de The Onslaught Press. Li produktis la ilustrajojn por ci tiu eldono per sia presilo en Oksfordo. Patrick H. Wynne lernis Esperanton antau kvardek jaroj, kaj estas redaktinta plurajn librojn en Esperanto por Evertype. Iama profesia ilustristo, adepto pri la artlingvoj de J. R. R. Tolkien, kaj katsatanto, li logas en Minesoto.=====When estate agent solicitors clerk Jonathan Harker visits Transylvania to assist Count Dracula with the purchase of his London house, h
Veja mais

Calcule o valor do frete e prazo de entrega para a sua região